Inaŭguro de la Arbo-Esplora Pado dum "Internacia Jaro de Arbaro"
Saluton,
ni pardonpetas pro ebla malfrua informado. La tago de la inaŭguro de la
Arbo-Esplora Pado estis granda sukceso. I.a. ankaŭ minimume 14
esperantrilataj homoj ĉeestis. La komuna projekto kune kun la asocio
Futurateliero Herzberg kaj NABU Germanio estis plena sukcesco. Dagmar
Schwarzer estis la motoro de la komuna projekto. Ĉirkaŭ la proksima
Jues-lago meze en la urbeto Herzberg nun ekzistas unika promenvojo kun
belaj arbonomoŝildoj en tri lingvoj (germana, Esperanto kaj latina).
Imagu, jam 53 belaj (ofte raraj) arboj havas belajn nomŝildojn i.a. en
Esperanto.
Ankaŭ tio unikas en la mondo, ĉu ne?
Ĉu vi jam scias ekzemple pri ilekso kaj cugo kanada?
Venu al la Esperanto-urbo Herzberg kaj vi vidos kaj spertos i.a. belajn
arbojn kun esperantlingvaj nocioj.
Tio estas nova grava mozaikstono por Esperanto kaj via Esperanto-urbo
Herzberg.
Pli da detaloj kun fotoj troviĝas sub AKTUALE de: http://esperanto-urbo.de
Amike salutas via ICH-teamo